Uzantaj iloj

Retejaj iloj


stil

Stil'

MuzikoEterne Rima
Esperanta tekstoEterne Rima
Esperanta plenumoEterne Rima
Tiponova teksto

Teksto

prologo: Stil'. Rep-majstro. Jeaaa.

Refreno:
Vi nenion povas krei
Se mankas al vi stil'
Do haltu kaj rigardu, jen mi, ideoj mil
Eterne Rima, rep-majstro, rim-harmonio
Tiel jam kreiĝas tute nova historio
[2x]

Mi aŭskultas neniun, nur mian koron
Plej grave estas koni sian propran valoron
Mi faras espo-repon en tiu stranga lingvo
Puŝas la butonon ĉiam nur mia fingro
Tio estas por vi ĉiuj, por ke vi iam post jaroj povu diri
Esperanto hip-hop homoj ĉesos miri
En okulo larmo, en animo varmo
Ekkonu la signifon de vorto-ĉarmo

Antaŭrefreno:
Kurtenon supren, sur mi arĝenta ĉen'
Vestaĵ' unua klas', flua rep' sen ĝen'
Kurtenon supren, la voĉ' de natur'
Mi havas stilon, jen mia plezur'

Refreno

Estas jam decidite, mi paŝas rekte al la cel'
La vojon al mi montras plej brila stel'
Kaj mi havas en la kor' tiun bonan sonon
Eĉ se vi vidas en tio nur fanfaronon
Sed memoru, bona stil' ne naskiĝas el nenio
Ĝi sidas en mi, mi agas en harmonio
Kun natur', kaj mia propra deziro
Vidu kiel bela estas la sunsubiro

Antaŭrefreno
Refreno 3x

stil.txt · Lastaj ŝanĝoj: 20.10.2025 00:03 de withonel