| Muziko | Loft | 
|---|---|
| Esperanta teksto | Rogier HUURMAN | 
| Tipo | nova teksto | 
| Originala titolo | Mallorca | 
| Originala plenumo | Loft | 
Solena estis originale verkita por la muzikalo June kaj kune, ĝin kantas 'Sara' kun la resto de la aktoroj por la rekantaĵoj.
Ĥ: Solena, antaŭ mikrofono, hohoho, tre solena
Solena, dormas nur duono, hohoho, tre solena
Sa: Pompa la malfermo, pompa por la fermo, seriozaj estas ni
Ĉiuj en kostumoj, staru en la lumo, oratori ŝatas vi
Ĥ: Solena, antaŭ mikrofono, hohoho, tre solena
Solena, dormas nur duono, hohoho, tre solena
Sa: Deca asocio, preta strategio, legu en la jarraport’
Veraj diplomatoj, stelo kaj kravatoj, pledi estas nia fort’
Ĥ: Solena, antaŭ mikrofono, hohoho, tre solena
Solena, dormas nur duono, hohoho, tre solena