Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxesu_jam_la_dolcxaj_revoj

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

cxesu_jam_la_dolcxaj_revoj [04.11.2015 13:58]
cxesu_jam_la_dolcxaj_revoj [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Ĉesu jam la dolĉaj revoj ======
  
 +^Muziko|[[E. Windeballe]]|
 +^Esperanta teksto|[[Teo Jung]]|
 +
 +===== Teksto =====
 +
 +
 +Cxesu jam la dolcxaj revoj,
 +dorlotata iluzi'​!
 +Estas tempo nun de devoj,
 +de batalo kaj defi'.
 +Kvindek jarojn ni parolas
 +pri la venk’ de l’ ideal';​
 +sed se ni la venkon volas:
 +Venkon donas nur batal'​!”
 +
 +Venkon donas ne senago
 +aux nur pia la dezir',​
 +atentado tag' post tago
 +en sopiro kaj delir'​.
 +Nek la blufo aux sinblovo,
 +fanfaron'​ — malplena knar';
 +Venkon donas vigla movo,
 +fresxa ag', kuragxa far'.
 +
 +Ne gxin donas la envio,
 +disputado, malkonkord',​
 +egoisma ambicio,
 +fia, kalumnia vort',
 +Venkon donas kunlaboro
 +solidara, en fidel' —
 +man' en mano, kor' kun koro:
 +Unu volo, unu cel'!
 +
 +Kial kontraux propran rondon
 +la armilojn levas vi,
 +dum ke tutan vastan mondon
 +konkeradi devas vi?
 +Kial viajn proprajn fratojn
 +trafi per insida pik'?
 +Ja prefere sxparu batojn
 +por la vera malamik'​!
 +
 +Nova tago, nova sento
 +jam krepuskas, urgxas hor'!
 +Ekkonsciu pri l’ momento!
 +Al komuna nun labor'​!
 +Cxu vi auxdas la fanfaron?
 +Vin atingas la signal'?​
 +Vokas trans la ter' kaj maron
 +gxia vocxo el metal’.
 +
 +Kaj el cxiuj teranguloj
 +alrapidas la arme'
 +de l’ fervoraj bataluloj
 +por sublima la ide'.
 +Flirtas jam cxe l’ horizonto
 +stelstandardoj mil kaj mil:
 +Marsxas jen la Verda Fronto
 +en novtemp-matena bril'.
 +
 +Marsxas firme, fortanime,
 +sen ekhalto, sen sxancel',​
 +marsxas brave kaj sentime
 +al la radianta cel'.
 +Ankaux vin la Verda Fronto
 +vokas, envicigu vin!
 +La homaro de l’ estonto
 +danke rememoros nin.
 +
 +
 +{{tag>​kanto litero_cx esperanto}}