Uzantaj iloj

Retejaj iloj


djxamboro

Dĵamboro

Teksto

Dĵamboro, Djamboro, danco bela,
Dĵamboro, Dĵamboro, nokto hela,
Dĵamboro, Dĵamboro, kara mia,
dancu ĉiam nur ĉe flanko mia.

Kisu min, kisu min mia kara
ĉe la kis' estu vi senavara,
kisu min, kisu min, kisu ĉiam,
dolĉa kiel miel' buŝo via.

Dancas mi, dancas vi, dancas mondo,
grizharuloj eĉ venis al rondo,
Dĵamboro, Dĵamboro gaje sonas,
al ni ĉiuj gajridon disdonas.

Kisu min, kisu min mia kara
ĉe la kis' estu vi senavara,
preni vin, preni vin en brakumon,
povas mi kiam arĝentas luno.
djxamboro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)