Muziko | Paul Simon |
---|---|
Esperanta teksto | Amir NAOR |
Tipo | traduko |
Originala titolo | The sound of silence |
Originala plenumo | Paul Simon kaj Art Garfunkel |
Originala teksto | Paul Simon |
Bonas vidi vin mallum'
Paroli mi alvenis nun
Ĉar vido en min enŝteliĝis
Venis dum mi enlitiĝis
En la cerbo ĝi ankoraŭ restas sen-
move en
La sono de silento
En malkvietaj sonĝoj mi
Sole iris sur pavim'
Sub haloo de stratolamp'
La vento batis kiel frosta stamp'
La okulojn pikis fulmo de neona lum'
Miksita kun
La sono de silento
Mi vidis homojn sub lumil'
Amason de pli ol dek mil
Homoj aŭdas sen aŭskulti
Kaj parolas sen diskuti
Voĉojn ne kunigas, ne kuraĝas ni
Eĉ ĝeni pli
La sonon de silento
“La silento, la danĝer'
Kreskas kiel la kancer'
Vi aŭskultu miajn vortojn,
Regu vian propran sorton”
Miaj vortoj falis kiel pluv'
Sur la diluv' de la silento
Homoj preĝis al la di'
De la neona radi'
Kiun ili mem inventis
Signo brilis kaj avertis
Dirante “vortoj de profetoj nun aperas sur
La metroo-mur'”
Flustris per sono de silento