Ĉesu premi la maneton

Muzikoslovaka popolkanto
E-tekstoJan Filip kaj Karel Filip
Origina titoloNestískaj mi, šuhaj, rúčku
MIDIcxesu_premi_la_maneton.mid

Teksto

Ĉesu premi la maneton al mi, knabo,
vi; vian ĝemon, vian peton ne komprenas mi.
Ne koleru, se vi vidas, kiel mi sen fin'
ĝoje kantas, gaje ridas, mi ja amas vin.

Amon havas mi al paĉjo, panjo, famili',
amon eĉ al amikinoj, gaja kompani',
amon eĉ al homoj ĉiuj bonaj, eĉ al vi,
kion vi plu volas? Ĝoju, kiel ĝojas mi.

Mi ne scias, kion volas vi, se ĉiam nur
pri fidela am' parolas vi kaj pri plezur'.
Mi centfoje diris vere jam pri mia ŝat',
donus mi por vi ofere, kion por la frat'.

QR-Kodo
QR-Kodo Ĉesu premi la maneton (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net