Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxi_nokte

Ĉi-Nokte

MuzikoAmir HADZIAHMETOVIC
TekstoAmir HADZIAHMETOVIC

Teksto

Mi estas iomete laca de alkoholaĵoj,
de senfinaj festoj, a, la bamba
Ne ĉiu nokto devas esti same freneza
Danco, flirto, kanto, tra la la la

Mi estas tiom ekscita pro komuna sinteno
kaj vi tute ne rimarkas min
kun mia vinagra mieno pro doloro en la koro
Mi ne bambos ĝis la noktofin'

Ĉi-nokte venu al mi
Mi sentas min iom sola
Ĉi-nokte venu al mi
kaj akompanu min
Ĉi-nokte venu al mi
Mi estas iom malĝoja
Ĉi-nokte venu al mi
kaj kontentigu min

Mi estas iomete laca de alkoholaĵoj,
de senfinaj festoj, a, la bamba
Ne ĉiu nokto devas esti same freneza,
danco, flirto, kanto, tra la la la

Vi bone scias, ke konsoli min,
regali ĉi-momente, sendube nur povas vi
Post momento mi revenos al mia ĉambro
Ĉu vi volas min akompani?

Ĉi-nokte venu al mi
Mi sentas min iom sola
Ĉi-nokte venu al mi
kaj akompanu min
Ĉi-nokte venu al mi
Mi estas iom malĝoja
Ĉi-nokte venu al mi
Venu kaj prenu min

Ĉi-nokte venu al mi
Mi sentas min iom sola
Ĉi-nokte venu al mi

Ĉi-nokte venu al mi
Mi estas iom malĝoja
Ĉi-nokte venu al mi
Venu kaj prenu min

cxi_nokte.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)