Teksto | Alfredo Le PERA |
---|---|
Muziko | Carlos GARDEL |
Revenis nokton: vizaĝo ŝia
de larmoj plena kortuŝis min
kaj ne kuraĝis mi ekriproĉi
perfidon ŝian al mia fid'.
ŝi milde diris: “Se vi pardonos,
venos denove la pasintec',
la vivo nia baldaŭ ridetos
kaj rekomencos por ni printemp'.”
Refreno:
“Mensogo, mensogo — mi volis eldiri —
al mi ŝiris revojn kruela senam',
kaj nun mia amo, esper' de l’ pasinto
nur estas ĥimera fantom' de l’ estinto
kiun ni ne povas revivigi jam.”
Sed mi nur silente kompatis pri ŝi
vidante ke ŝiaj pupiloj ektremis;
do, mian malĝojon ŝi tute komprenis
kaj diris kun gesto de virin' venkita:
“nin la vivo spitas” — kaj foriris ŝi.
Revenis nokton: mi ne rekonis
vizaĝon tian en senlumec',
kaj mi ektimis pri tiu spektro
frenezo mia en la junec'.
Jen sen riproĉoj ŝi tuj foriris
kaj en spegulo mi rigardis min:
trovis mi frunte tiom da vintraj
ke ankaŭ mi tre kompatis min.
Refreno
Origina teksto:
Volvió una noche
Volvió una noche, no la esperaba,
había en su rostro tanta ansiedad
que tuve pena de recordarle
lo que he sufrido con su impiedad.
Me dijo humilde: “Si me perdonas,
el tiempo viejo otra vez vendrá.
La primavera es nuestra vida,
verás que todo nos sonreirá”
Mentira, mentira, yo quise decirle,
las horas que pasan ya no vuelven más.
Y así mi carino al tuyo enlazado
es sólo una mueca del viejo pasado
que ya no se puede resucitar.
Callé mi amargura y tuve piedad.
Sus ojos azules, muy grandes se abrieron,
mi pena inaudita pronto comprendieron
y con una mueca de mujer vencida
me dijo: “Es la vida”. Y no la vi más.
Volvió esa noche, nunca la olvido,
con la mirada triste y sin luz.
Y tuve miedo de aquel espectro
que fue locura en mi juventud.
Se fue en silencio, sin un reproche,
busqué un espejo y me quise mirar.
Había en mi frente tantos inviernos
que también ella tuvo piedad.