Origina titolo | Kde domov můj Nad Tatrou sa blýska |
---|---|
MIDI | cxehoslovaka_sxtata_himno.mid |
Ho, kie hejm', ho, kie hejm'?
Tra val' akvo ŝaŭme fluas,
tra montaroj arboj bruas,
flor' printempa en ĝarden',
paradiz' por vido jen:
Tio estas bela lando, lando ĉeĥa,
mia hejm', lando ĉeĥa, mia hejm'.
Super Tatra fulmas, tondroj sonas brue,
super Tatra fulmas, tondroj sonas brue;
firme staru, fratoj, vivos malgraŭ
batoj Slovakujo plue.