Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mi_gxuis_viajn_kisojn

Mi ĝuis viajn kisojn

Teksto Francisco García JIMÉNEZ
Muziko Anselmo AIETA

Teksto

Nun vi min preterpasas kun frida apatio
hodiaŭ eĉ rigardon ne turnas vi al mi,
sed vi en mia vivo kun plej arda pasio
ĉeestas kaj inspiras por lerte agi mi.
Mi amis vian ĉarmon kaj ĝuis viajn kisojn,
mi revis kaj eksciis pri ĝojo apud vi;
el viaj blankaj manoj ricevis mi la brizojn
por tuj mildigi febran deliron de pasi'.

Refreno:

Sed mi malŝatis nur pro sensperteco
la ĝojon kiun vi al mi prezentis
kaj nun ni pensas pri l’ estonteco:
pro kio vivi se mi vin perdis…?
Nenio min konsolas sur la tero,
min malĝojigas mia sendankem';
kun vi foriris de ĉi novelo
la lasta ŝanco de mia junec'.

Finfine vi perdiĝos por mi en la memoro,
konfuze vi aperos en revo kaj en sonĝ',
paliĝos via bildo, forestos via koro
kaj mi vagante iros tra vojoj de dolor',
Sed nun, hodiaŭ, kiam aperas via bildo
en sia tuta forto samkiel restas vi
malgaje mi murmuras: mi ĝuis viajn kisojn,
la kisojn de konsolo, la kisojn de pasi'.

Refreno

Teksto 2

Origina teksto:

Tus besos fueron míos

Hoy pasas a mi lado con fría indiferencia;
tus ojos ni siquiera detienes sobre mí…
Y sin embargo vives unida a mi existencia
y tuyas son las horas mejores que viví.
Fui dueno de tu encanto; tus besos fueron míos,
soné y calmé mis penas junto a tu corazón.
Tus manos, en mis locos y ardientes desvaríos
pasaron por mi frente como una bendición.

Y yo he perdido por torpe inconstancia
la dulce dicha que tu me trajiste
y no respiro más la fragancia
de tus palabras… ¡Y estoy tan triste!
Nada en el mundo mi duelo consuela,
estoy a solas con mi ingratitud.
Se fue contigo, de mi novela,
la última risa de la juventud.

Después se irán borrando, perdida en los reflejos
confusos que el olvido pondrá a mi alrededor,
tu imagen se hará pálida, tu amor estará lejos
y yo erraré por todas las playas del dolor.
Pero hoy que tu recuerdo con encendidos bríos
ocupa enteramente mi pobre corazón,
murmuro amargamente: “¡Tus besos fueron míos…
tus besos de consuelo, tus besos de pasión!”.

mi_gxuis_viajn_kisojn.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)