Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_cigana_bubo_en_nordo

La cigana bubo en nordo

TekstoEm. Geibel
MuzikoC. G. Reissiger
E-tekstoW. Hölscher
Origina titoloFern im Süd' das schöne Spanien

Teksto

Estas sude Hispanujo,
Mia bela patroland',
Kie ombra kaŝtanujo
Tremas en muĝanta kant';
Kie ardas pli ruĝete
Rozoj kaj migdaloj nun,
Kaj vinberoj pli dolĉete,
Kie brilas ore lun’.

Migris mi, la malĝojulo,
Kun liuto tien ĉi.
En neniu homokulo
Vidas afablecon mi.
Kun donaco nesufiĉa
Oni min irigas for;
Batas ne por mi, malriĉa
Bruna knabo, homa kor’.

Tra nebulo vualanta
Jam ne brilas mia sun',
Jam ne estas mi kantanta,
Sentas tro malĝojon nun.
La motivo sin enpuŝas
En la melodia kant',
Kiel mian koron tuŝas
Mia hejma, suna land’.

Al patrujo la sopiron
Ne pli longe portos mi,
Tial lasu la deziron
Solan al mi sen envi’.
Nun antaŭen! Hispanujon! —
Jam vekiĝas hejma son’, —
Fine havu kaŝtanujon
Mi ĉe mia tomba ŝton'!

la_cigana_bubo_en_nordo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)