Uzantaj iloj

Retejaj iloj


en_hortobagy_vaste_miragxplena

En Hortobágy vaste miraĝplena...

Originala titoloLenn a délibábos Hortobágyon…
MuzikoHungara popolkanto
E-teksto 1.Imre SZABÓ
E-teksto 2.Nekonata
MIDIen_hortobagy_vaste_miragplena....mid

Teksto 1.

En Hortobágy vaste miraĝplena,
trovis junulinon mi amema;
Ondis ŝiaj buklaj haroj nigrabrile;
Longe mi rigardis ŝin admire.

Mi eĉ iris al ŝi kun la peto,
ke ŝi estu mia edzineto;
Certe ŝi feliĉon donos dorlotema
En Hortobágy vaste miraĝplena.

Hungara teksto

Lenn a délibábos Hortobágyon,
Megakadt a szemem egy barna lányon;
Hullámzott a göndör haja a sötétbe'
Mikor belenéztem a szemébe.

El is megyek hozzá, meg is kérem;
Legyen az én drága feleségem!
Boldogságom, tudom, nála megtalálom,
Lenn a délibábos Hortobágyon.


Teksto 2.

En la step’ miraĝa mi vizitis,
Belan junulinon tie vidis,
Ondruliĝis la hararo al ŝi blonda,
kiam ŝin mi estis brakumanta.

Al ŝi mi revenos kun la peto:
ŝi fariĝu mia edzineto.
La feliĉon ni gardados tra la jaroj
en la step’ miraĝa de l’ hungaroj.

en_hortobagy_vaste_miragxplena.txt · Lastaj ŝanĝoj: 30.07.2024 13:32 de gaja_palko