Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kiam_stanislav_petrov_savis_la_mondon

Kiam Stanislav Petrov savis la mondon

MuzikoKrysztof Daletski
Esperanta tekstoKrysztof Daletski
Tiponova teksto

Kanto pri okazaĵo en la 26a Septembro de 1983, kiam la sovjeta fru-avert-sistemo montris nuklean alarmon. Nur ĉar Stanislav Petrov konsideras tion neverŝajna, nuklea milito estis evita.

Teksto

Post noktmezo, apud Moskvo en mil naŭcent okdek tri,

La servanta oficiro sidis en prigardstaci',

Dum la suno hele brilis ĉe alia flank' de l' mond'
Lumigante nubojn, kiuj ŝvebis en ĉiela rond',

En la tago kiam Stanislav Petrov savis la mondon.

Ĉie estis protestantoj multaj miloj sur la strat'

Kaj avertis pri la risko de nuklea armilad'.

La regantoj mokis ilin, ridis pri la angorem'.

Kiom protestantoj pravis eĉ ne sciis ili mem

En la tago, kiam Stanislav Petrov savis la mondon.

Observante ĉiujn ilojn Petrov vidis sur ekran'

La signalon, ke raketo jam ekflugis de Montan'

Restis unu kvaronhoro ĝis anonco de l' alarm',

Malgraŭ pliaj kvar signaloj taksis li je falsalarm'

En la tago, kiam Stanislav Petrov savis la mondon.

La horloĝa temp' proksimas nun eĉ pli al noktomez'

Sed neniun ŝajnas ĝeni, nek publika interes'.

Multaj serĉas eskaladon, mokas pri diplomati'.

Ĉio ĉi min igas pensi kaj demandi, kial ni

Plu esperas, ke ĉiam ajn Petrov savos la mondon.


Eksteraj ligoj

kiam_stanislav_petrov_savis_la_mondon.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)