Uzantaj iloj

Retejaj iloj


jupojn_sepdek_ja_sxi_havis

Jupojn sepdek ja ŝi havis

Muzikoslovaka popolkanto
Origina titoloSedemdesiat sukieň mala
MIDIjupojn_sepdek_ja_sxi_havis.mid

Teksto 1

Jupojn sepdek ja ŝi havis,
tamen ŝi neniun ravis.
[: Ĉe mi unu jupo jupo solas,
al Vien’ min oni volas. :]

Milojn sepdek ja ŝi havis,
tamen ŝi neniun ravis.
[: Havo mia estas estas nulo,
svatis min eĉ lipharulo. :]

Ĉe fenestro li saltadis,
groŝojn kvar li proponadis:
[: donu ŝin por ĉi groŝ’, ĉi groŝ-kvaro,
mi ŝin gvidos al altaro. :]

Teksto 2

Jupojn sepdek ja ŝi havis,
tamen ŝi neniun ravis.
[: Havo mia jupo, jupo sola,
al Vien’ min oni volas. :]

Milojn sepdek ja ŝi havis,
tamen ŝi neniun ravis.
[: Havo mia preskaŭ, preskaŭ nulo,
svatis min eĉ lipharulo. :]

Ĉe fenestro li saltadis,
groŝojn kvar li proponadis:
[: „Donu al mi l’filineton,
prenu por ŝi ĉi moneton.“ :]

jupojn_sepdek_ja_sxi_havis.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)