Kantas | Akordo |
---|---|
Esperanta teksto | Roel HAVEMAN |
Tipo | traduko |
Jesuon naskis virgulino
Pro Di-favora vivdestino.
Ĝojiga glor',
Ni benu Dion en ador'.
Heroldis Dio per anĝelo,
La kuriero Gabrielo.
Ĝojiga glor',
Ni benu Dion en ador'.
Ne timu virgulin' gracia,
Vi estos la patrino Dia.
Ĝojiga glor',
Ni benu Dion en ador'.