Disiĝo

MuzikoH. JABŁOŃSKI

Teksto

Malserenajn okulojn vi havas
Sed vi tamen ridetas al mi
La ventegoj hodiaŭ fajfadas
Parolante malgaje kun ni.

Nian sorton jam ŝanĝos neniu
La rigardojn direktu al ver'
Tra la kajo La Maron mi iru,
Lastafoje, sur tiu — ĉi ter'.

Postkuras … ondojn okcidenta vento
Kriantaj mevoj suprenflugas nun
En ambaŭ ni ekregis unu sento
Pro serĉo de l'malleviĝanta sun.

Donu maneton vian karan
Amike nur pripensu min,
La vento per saluto plen-amara
Kun kri' de l'mevoj adiaŭos nin.

QR-Kodo
QR-Kodo Disiĝo (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net