Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ludoviko

Ludoviko

Teksto

Refreno:

Mi volas danki vin, sinjoro Ludoviko,
Mi volas danki vin per ĉi tiu kant' .
Mi volas danki vin maljuna kuracisto,
Mi volas danki vin, Doktoro Esperant' .

Pro “verda koro” de Julio,
“Streĉita Kord” de Koloman' .
Pro la kongres' en Varsovio,
Pro renkontiĝo kun japan' .

Pro la amikoj el Francio,
El Germanio kaj Kanad'
El Itali' kaj Hungario,
Pro belulin' el Leningrad' .

Pro juna negro - komencanto,
Kortuŝa franca melodi' ,
Ĉar ĉio dank' al Esperanto,
Ĉar ĉio Majstro dank' al vi.

-ls-

ludoviko.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)