Muziko | slovena popolkanto |
---|---|
E-teksto | Josef Cink |
Origina titolo | Zvedel sem |
MIDI | novajxo.mid |
Malbonan novaĵon eksciis mi
ne estas fidela knabin’ al mi,
aliaj junuloj allogas ŝin,
ŝi koni ne volas plu min.
Ho, flugu senbrue, kolombinet’,
jen estas deziro kaj mia pet’,
ke nek iuj homoj nek la patrin’
eksiu, ke amas mi vin.
Mi vidis ŝin foje, ke dum promen’
la forojn kolektis ŝi en ĝarden’,
diant’, rozmaren’ verda kaj rozet’
por mi estos en la buked’.