Muziko | Melodio de: Otto W. de Nobel: Naar de nieuwe tijd |
---|---|
Teksto | P. J. Troelstra |
Esperanta teksto | B. Riipstra |
Ni paŝas al cel', tra pluv', uragan',
Antaŭen al Nova Temp'!
Kun patro, patrino, edzin', infan',
Sur voj' al la Nova Temp'.
Bruadas tondro, torenta kaskad';
Tra nigro sonas batalkantad',
/: La kant' de la Nova Temp'!:/
Per fort' al ni baras la malamik'
La vojon al Nova Temp';
Proletojn logas per mon', artifik'
De l’ voj' al la Nova Temp'.
Li igas nin velki en vivmallum',
Sed ni, suferante, ni iras al lum',
/: La lum' de la Nova Temp'. :/
Tre multaj rifuĝas for de ni,
Sur voj' al la Nova Temp';
Luktante, ho, mortis multaj de ni
Sur, voj' al la Nova Temp'.
Sed ĉiam kreskadas la aroj pli,
Leviĝas dum la almarŝ' de ni,
/: La lum' de la Nova Temp'. :/
Vi iru, batitoj de fisoci',
Kun ni al la Nova Temp'!
Vi, gelaboruloj, sen patri';
Por vi tiu Nova Temp'.
Ĉi viv' similas al morta treniĝ';
Jam brilas glor' de la novtagiĝ',
/: La sun' de la Nova Temp'!:/