Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ne_imagas_vi

Ne imagas vi

Esperanta tekstoHéctor Jiménez
Esperanta plenumoHéctor Jiménez
Tipotraduko

Teksto

Ne scias vi pri la vivo, sed vi vivas
scias vi nenion pri amor'
vi estas kiel ŝipo. kiu kvazaŭ drivas
kaj trairas la mondon sen motor'.

Ne imagas vi kio estas vivi enamiĝita,
Ne imagas vi kio estas vivi iluziita,
Ne imagas vi kio estas suferi iam pro amo,
Ne imagas vi kio estas plori kiel infano.
Ne imagas vi kio estas tranokti plenvekita
kaj ami sen ke estu vi reciprokita
Ne imagas vi kio estas je ĉio perdi la fidon,
Ne imagas vi ĉar pri la vivo scias vi nenion

ne_imagas_vi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)