| Muziko | Manuel |
|---|---|
| E-teksto | Dina LUKJANEC |
| MIDI | ne_ne_ne_rus.mid |
Kanto tre populara, konata de ĉiuj.
Refreno:
E7 Am
Estos bonega renkontiĝ',
E7 Am
tondros la kantoj ĝis aŭror',
A7 Dm
tie okazos renaskiĝ' F E7
de miaj fortoj kaj humor'…
Refreno
Min ne timigas longa voj',
estas malplena la monuj',
en ĉiu jar' po unu foj'
logas min land' Esperantuj'.
Refreno
Oni parolas: “pro l'agad'
mi vagabondas por ĉiam'” -
Tiel postulas la movad',
mia esper' kaj mia am'.
Refreno