Uzantaj iloj

Retejaj iloj


en_la_mondon_venis_mi_sub_rozarbo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

En la mondon venis mi sub rozarbo…

Originala titoloRózsabokorba jöttem a világra…
MuzikoHungara kanzono
Teksto kaj muzikoBorzó Miska
TradukisAntono SAMAK
MIDIrozsabokorban-jottem-a-vilagra-v.mid

Teksto

En la mondon venis mi sub rozarbo,
Kaj luladis min ne vane la panjo.
‖꞉Min ja volis fraŭloj de tri vilaĝoj,
Kaj mi nure iluziis,
Trompetadis, selektadis el knaboj.꞉‖

Ho, se mi trairas foje la korton,
Oni haltas trarigarde la pordon.
‖꞉Kaj murmuras oldul’, junul’, je kristo,
Hej, beleta, hej gracia
tiu eta bruna ruĝa fraŭlino.꞉‖

Hungara teksto

Rózsabokorba’ jöttem a világra,
Nem dajkált az édesanyám hiába.
‖꞉Járt utánam három falu legénye,
Én meg csak úgy hitegettem,
Csalogattam, válogattam belőle.꞉‖

Hej, ha végig sétálok az udvaron,
Nincsen, aki meg ne állna a soron.
‖꞉Azt susogja fiatalja, öregje,
Jaj, de csinos, de takaros,
Ez a pici barna, piros menyecske.꞉‖

en_la_mondon_venis_mi_sub_rozarbo.1594037388.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)