Uzantaj iloj

Retejaj iloj


esperanto_danvy

Esperanto

Teksto

Jen por kanzon' dolĉega son'
Por ĉi publik' ĉar estetik'
Valoras pli ol poezi';
Ĉar en la pens', aŭ eĉ en mens'
De la beot' 'stas nura kod'
La ĉi ĵargon', jen do kanzon'…

La ĉi ĵargon',
jen do kanzon'…
Esperanto…

Ĉu do la strof’ laŭ Zamenhof
Ne indas por «Ho mia kor'»?
Ĉu sola glor' por la memor'
'stus la eldir', ne la inspir',
Pli bona ol en Sol-re-sol?
Pro la admon', jen do kanzon…

Pro la admon',
jen do kanzon'…
Esperanto…

Ja aŭdis mi, ke mia kri'
Ne taŭgas nun por la tribun',
Utilas ne por la «Ide'»!
Por propagand' pri Esperant'
Ĉu do l’ artist' fuŝoptimist'
En nia rond'? Jen do kanzon'…

En nia rond?
Jen do kanzon…
Esperanto…

«Streĉita kord'» 'stas nur en ord'
En ĝia far' ĉe la gitar';
Ho Koloman', inertis man'
Pro la izol' en ĉi popol'!
Ĉu do la mir' nura sopir'?
Ĉu nura fon' la ĉi kanzon?

Ĉu nura fon'
la ĉi kanzon'?
Esperanto…

Jen skold-avert', en la dezert';
Ho aŭskultant', ho komprenant',
Elektu mem el la poem'.
Konsciu vi, ke tia kri'
'stas ja incit' pro granda spit'
Ke front' al dron' jen nur kanzon'

Ke front' al dron'
jen nur kanzon'.
Esperanto…
esperanto_danvy.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)