Uzantaj iloj

Retejaj iloj


eterna_komencanto

Eterna Komencanto

Esperanta tekstoRogier Huurman kaj Gunnar FISCHER
Esperanta plenumoLa VIPoj
Tipoadapto
Originala plenumoJohn Lennon

Origina titolo de la kanto: “Imagine”.

Tiu ĉi kanto estis verkita en printempo 2015 kaj prezentita dum la IJK 2015.

Teksto

Imagu simplan lingvon
sen malfacilaĵ’
Neniuj genroj
Kaj nur unu kaz’
Eklernu Esperanton
Lingvo de la pac’

Imagu renkontiĝon
Vi tre ĝuos ĝin
Ĉiuj homoj krom unu
tuj komprenas vin
Eterna komencanto
Vi mirigas nin, u-u, u

Vi jam lernas dek jarojn
Sed nur povas saluti
Malfermu ekzercaron
Kaj ĉesu balbuti

Imagu krokodilojn
dum la tuta tag’
Turismo kaj elspezoj
Ilia ĉefa ag’
Eterna komencanto
Utila nur pro pag’, u-u, u

Vi jam lernas dek jarojn
Sed ne estas progreso
Vi nur aĉetas poŝtkartojn
En la monda kongreso

eterna_komencanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)