Uzantaj iloj

Retejaj iloj


for_ni_marsxadas

For ni marŝadas

Esperanta tekstoG. O. KARLSSON
Tipotraduko
Originala titoloUt vi nu vandra

Teksto

For ni marŝadas, gaje kantadas,
for al amuzo en libera aer'!
Vento blovetas, vangoj ruĝetas.
Bravaj humoro kaj marŝadmanier'!
/:Verda herbejo, bela ombrejo
ĉiujn allogas en la ĉarma somer' :/

Vivo nun floras. Jam ni laboras
por fortigado de la korp' kaj anim'.
Ludoj vivigas, bone pretigas
ankaŭ rikolton de grandega estim':
/:plenon da sano, forton en mano,
bravan spiriton kun la koro sen tim'. :/

for_ni_marsxadas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)