Esperanta teksto | G. O. KARLSSON |
---|---|
Tipo | traduko |
Originala titolo | Ut vi nu vandra |
For ni marŝadas, gaje kantadas,
for al amuzo en libera aer'!
Vento blovetas, vangoj ruĝetas.
Bravaj humoro kaj marŝadmanier'!
/:Verda herbejo, bela ombrejo
ĉiujn allogas en la ĉarma somer' :/
Vivo nun floras. Jam ni laboras
por fortigado de la korp' kaj anim'.
Ludoj vivigas, bone pretigas
ankaŭ rikolton de grandega estim':
/:plenon da sano, forton en mano,
bravan spiriton kun la koro sen tim'. :/