Uzantaj iloj

Retejaj iloj


parasxutisto

Paraŝutisto

Teksto/MuzikoM. Le Porestier
E-tekstoGeorges Lagrange

Teksto

Vi estis je l’dekoka jar',
Vi havis jam la ruĝan ĉapon,
Kaj lernis nur pri unu far':
Al ĉio, pafon.
Nevole iĝis vi faŝisto,
Paraŝutisto.

Kaj do de batal' al batal'
Formiĝis la inteligento,
Kaj scias vi, ke en real'
'stas nur du gentoj:
L'bonmora kaj la terorista,
Paraŝutisto.

Kaj vi fariĝis galonul'
Heroo de ĉiuj malvenkoj
Kaj kronis gloro kaj gratul'
Viajn inventojn,
De vi, torturspecialisto,
Paraŝutisto.

Alvenis tiam la honor'
Ordenoj belaj kaj medaloj,
Pro ĉiu kugl' al ies kor'
Pro ĉiuj faloj,
Pro ĉiu kruc' sur via listo,
Paraŝutisto.

Sed bedaŭrinde pro misŝanc'
Finiĝos nun la temp' milita,
Ne plu batal' ne plu da sang'
Estont' fuŝita;
Finita la labor' artista.
Paraŝutisto.

'stas mir laboro de virin',
Komandi al viroj kun menso,
Cetere mi instruis vin
Pri l’ĝusta senco
De l’vorto kontraŭmilitisto.
Paraŝutisto.

Ja daŭras plu via talent.'
Aranĝas vi ĉiun embuskon.
Sen vera paf' estas event'
De nun sen gusto.
Vi tial eble ŝajnas trista.
Paraŝutisto.

Se jukas vin la konscienc'
Ke monon gajnas vi sen batoj,
Utilu plu via scienc.'
Ĉe viaj fratoj:
Dungiĝas nun ŝtat-policistoj
Paraŝutisto.

parasxutisto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)