Uzantaj iloj

Retejaj iloj


takt_takt

Takt, takt

TekstoBjørnstjerne Bjørnson
Esperanta tekstoH. P. N

Teksto

Takt', Takt', marŝ' en takto,
Jen duono de l’barakto.
Ĝi la multajn kune ligas,
Ĝi timulojn kuraĝigas,
Ĝi forigas tuj inerton,
Kaj al cel', fiksita ĝoje,
Donas ĝi viglecon, certon,
Ja eĉ pii ol dudekfoje.

Takt', takt', marŝ' en takto,
Jen duono de l’ barakto.
Se kelkcentoj takte irus,
Eĉ neniuj tial mirus,
Se ni takte marŝus mile,
Certe iu nin atentus,
Marŝus takte ni centmile,
Tiun muĝon ĉiuj sentus.

Takt', takt', marŝ' en takto,
Jen duono de l’barakto,
Do en tuta mond' ni penu,
Ke ni ĉiuj takton tenu,
Se ni takte marŝas tiel,
De la sudo ĝis la nordo,
Tiam korektiĝas iel,
Kio estas nun malordo.

takt_takt.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)