Uzantaj iloj

Retejaj iloj


marista_lulkanto

Marista lulkanto

Muzikopopola
TekstoEvert Taube
E-tekstoMagda Carlsson (Bohman)
OriginaloByssan lull

Teksto

Lul-lal-lul, la kaldrono sur brul’,
alvenas tri migrantoj survoje,
unua, ve, lamul’,
la dua, ho, blindul’,
la tria ne povas paroli.

Lul-lal-lul, la kaldrono sur brul’,
ĉiele migradas tri steloj,
unua blanka jen,
la dua ruĝas jes,
la tria estas luno, la flava.

Lul-lal-lul, la kaldrono sur brul’,
blovadas tri ventoj surmare,
sur Granda Ocean,
sur eta Skagerak
kaj longe for en golfo Botnia.

Lul-lal-lul, la kaldrono sur brul’,
veladas tri ŝipoj suronde,
unua estas bark’,
la dua estas brig’,
la tria havas velojn ĉifonajn.

Lul-lal-lul, la kaldrono sur brul’,
ŝipkest’ havas tri figuretojn,
unua estas kred’,
kaj dua la esper’,
la tria estas amo, la tre ruĝa.

marista_lulkanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)