Uzantaj iloj

Retejaj iloj


granda_kaoso_en_itali

Laŭ la melodio de Cancion Del Mariachi. La VIPoj verkis tiun tekston dum la lasta vespermanĝo de la IJF 2014 kaj dum la sekva internacia vespero prezentis ĝin.

Granda kaoso en Itali'

Sur belega insulego en la suno ĉe la mar'
Vivo povus esti bela sed ne vere estas ĉar
dum plejmulto jam satiĝis per fromaĝ' kaj makaron'
por la malfrualvenantoj nur perdiĝis multa mon'

Refreno:

Fremdaj ŝoforoj de la mafi'
Granda kaoso en Itali'

Manĝis picon la Italoj kaj malplenis akceptej'
Ĉiám mankis deĵorantoj kiam bezonatis plej
Tekstoj restis nekonataj pro la fuŝa akustik'
kaj surdiĝis la oreloj pro eraroj de teĥnik'

Refreno
Vesperprogramo, malfruas ĝi
Granda kaoso en Itali'

Ĉiam vegetaraj manĝoj ne konsistis el pli ol
la pastaĵo, la salato kaj bedaŭre fazeol'
neniu komuniko krom la Mandirola voĉ'
sed de ni neniu plendo, ĉar nur gravas la diboĉ'

Refreno
Grandan kaoson prifajfas ni
certe revenos al Itali'
granda_kaoso_en_itali.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)