Uzantaj iloj

Retejaj iloj


gxa

Ĝa

AŭtorasPavel KOROTENKO

Teksto

G Em
Antaŭ nelonge vi estis serioza,
C D
vidis problemon en ĉiu hazardo,
G Em
vi tempon trapasis en stat' komatoza
C D
kaj havis ripozon vi nur laŭ bildkartoj,
sed venis somero kaj vi ekribelis,
kraĉis al tiu tedita medio,
kunprenis gitaron, ekkredis fabelon,
kaj ekvojaĝis laŭ voj' sunradia…

Refreno:

G Em C D
Ĝa - amata Ĝa, eterna Ĝa, ĉiopova Ĝa…

Vi eĉ ne supozis ke simplas je tiom
estas eviti malbonan humoron,
kaj ĉiuj problemoj signifas nenion,
vi ilin perceptas de alte, de fore,
tuta nirvano ĉirkaŭis vin tuje,
prujno de via konduto degelis,
pordon malfermis por vi plezurujo,
kaj pri estonto vi pensojn forpelis…

Refreno

Do - bunta kolor', ekzotika Havaja
(aj-aj-aj-aj) ajnaokaze vin kroĉos
do estu feliĉa, ne timu riproĉojn,
kantu sen ĉes' kaj pelumu plenvoĉe…

Refreno:

Ĝa - amata Ĝa, eterna Ĝa, ĉiopova Ĝa…
Ĝa - baptis vin Ĝa, vokis vin Ĝa, kaj logis vin Ĝa…
gxa.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)