Uzantaj iloj

Retejaj iloj


harmoni_harmoni

Harmoni'

Teksto/MuzikoKlára MIKOLA - Laca László GARAMVÖLGYI
KantasMikola - Garamvölgyi

Teksto

(Donu kredon al mi
pri la pli bona futuro de la homaro,
donu kredon al mi
pri la bela finalo.)

Vi scias, multaj en la mondo
nur revas pri freŝa pan',
ili vivas surstrate, sub ponto,
ne sciante eĉ pri varma ban'.

Vi scias, multaj en la mondo
suferas pro solec',
ili sonĝas pri amika rondo,
kaj ne helpas eĉ riĉec'.

Imagu, ke ĉiuj en la mondo
vivas en frateca am',
sed tamen, vanas ĉio,
se mankas ilia san'.

Vi scias, ke la tuta mondo
malsaniĝas pli kaj pli,
ne plu puras mara ondo,
kaj suferas arbfoli'.

Ne lasu, ke mortu la mondo,
ne lasu, ke gajnu malsan',
ne lasu, ke manku la pano,
ne lasu, ke manku la am'!

Harmoni' — jen la vorto,
harmoni' en via kor',
harmoni' — jen la vorto
nun kaj en ĉiu hor',

harmoni' — jen la vorto,
harmoni' en amika rond',
harmoni' — jen nia sonĝo —
en ni kaj en la tuta mond'.

harmoni_harmoni.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)