Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ho_branco_ho_branco_bela

Ho branĉo, ho branĉo bela

Tekstopopola
Muzikopopola
E-tekstoAntónio MARTINS-Tuválkin, 1996.05.29-06.03

Teksto

Refreno:

Ho branĉo, ho branĉo bela,
ho bela branĉ’ olivarba
plej ĉarmas mia parulo
en ĉi rondo dancantara!

En ĉi rondo dancantara
plej ĉarma en tuta mondo,
ho branĉo, ho frondo bela,
ho belolivarba frondo!

Refreno

Mi ŝatas aŭskulti kantojn
lernitajn el tradici’
se min vi instrui pretas
plej volonte lernos mi!

Refreno

Envias mi ne la mastrojn
de jungoj kaj bienmontoj,
envias mi nur trinkantojn
de l’akvo el ĉiuj fontoj!

Refreno

Eksteraj ligoj

ho_branco_ho_branco_bela.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)