Uzantaj iloj

Retejaj iloj


informilo3000

Informilo 3000

flugfol.jpg
Karaj geamikoj!
Okaze de 3000-a kanto ĉe nia KantaroVikio niaj amikoj el E@I, kiu dum multaj jaroj gastigas nian retejon proponis presi informilon, kiun ili povas presi kaj distribui tra E-aranĝoj (SES, IJK, UK, FESTO).
La infomilo havos formaton de A4, faldeblan je trionoj (ekz. vd. Vikipedio, Artista Datenbazo).
Mi petas vin kunlabore verki tekston por la informilo, en kiu ni devas kurte rakonti pri la projekto, ĝia evoluo, pri niaj atingoj, kaj fieroj.
Helpe al nia laboro jen ligoj al novaĵleteroj pasintjaraj.

Teksto 1

Al mi plaĉas teksto de Novaĵletero 4, ĉu iom renovigi? --- Aleksej KUZNECOV 2013/05/26 19:44

Teksto 2

Alia koncepto - verki ion nekutiman por informiloj, ekz. disdividi tekston laŭ notoj kaj ĉiun alineon komencigi laŭ noto-literoj:

Do, ekde 2003 jaro Kantaro-Vikio estas loko por ĉiu muzikema esperantisto, kie eblas trovi multegon da kantotekstoj, notoj, videoj kaj aliajn muzikaĵojn. Funkcianta kiel vikio (same kiel Vikipedio), ĝi ebligas komunan laboron de esperantistoj el diversaj mondopartoj. Ĝi riĉiĝas de tago al tago, dank'al krea laboro, korektoj, aldonoj kaj rimarkoj.

Remarkinda rezulto - 3000 kantoj! Nun en la Kantaro-Vikio troviĝas tekstoj de pli ol 3000 kantoj. Tio estas rekorda atingo por esperantujo. La Kantaro-Vikion uzas komencantoj, gvidantoj de kursoj, amatoraj ludantoj, mem aŭtoroj kaj muzikistoj kaj finfine ĉiuj muzikemuloj! Se vi antaŭe ne vizitis nian vikion, ne prokrastu, eble vi trovos ĉe ni delonge serĉatan amatan kanton?

Miloj da kantoj troviĝas en klara aboca strukturo. Krom kantotekstojn vi povas trovi ankaŭ muziknotojn, akordojn, tonsilabajn melodiojn, mid-dosierojn kaj ankaŭ eblas spekti videojn. Kun filmoj vi povas vidi originalan plenumadon, aŭdi kantojn, kunkanti kun amataj muzikgrupoj kaj kantistoj. Etikedoj, kiuj akompanas kantotekstojn, faciligas serĉadon kaj strukturigas tutan kantaron. En Kantaro-Vikio trovis sian duan vivon ankaŭ paperaj kantaroj. En speciala paĝo vi povas trovi liston de paperkantaroj kaj kantotekstojn en ili.

Fari ŝanĝojn en la Kantaro-Vikio povas ĉiu uzanto. Eĉ se vi ne scias plenan tekston, aŭ forgesis, ekzemple aŭtoron, ne hezitu, aldonu vian kanton! Poste ĉiu uzanto povas fari ŝanĝojn, korekti erarojn kaj aldoni plurajn materialojn.

Sortimento de muzikaj stiloj, prezentitaj per kantoj impresas. En la vikio haveblas kaj klasikaj kaj modernaj kantoj. Multas kantoj tradukitaj de nacilingvoj, movadaj, por ĥora plenumado, kristnaskaj, infanaj, rokaj, popaj kaj multaj, multaj aliaj.

Laboro farita estas grandega! Dankon al niaj vikiuzantoj, kiuj riĉigas nian kantaron dum longa tempo, dankon al ĉiuj aŭtoroj, kiuj permesis publikigi siajn verkojn tie, dankon al ĉiuj retumanoj, kiuj tajpis eĉ unu literon tie, dankon al vizitantoj, kiuj serĉadas kaj trovadas kantojn en Kantaro-Vikio!

Simbiozo de Kantaro-Vikio kaj Edukado@Interreto ebligas tutan projekton.

Venu, vidu, kunkantu!

Teksto 3

Rezulto

La informilo estas preta!
Desegnis Przemyslaw Wierzbowski. La projekton plenumis Peter Baláž.
Estas presitaj 1000 ekzemplerojn, kiujn oni planas disdoni dum SES, UK, IJK kaj FESTO. Dankon al E@I!
flugfol.pdf

informilo3000.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)