Uzantaj iloj

Retejaj iloj


junulara_marsxo

Junulara marŝo

Esperanta tekstoJ. v. SCHEEPEN
Tipotraduko
Originala titoloJeugdmars
Originala tekstoANDRE

Teksto

Tra vejnoj vigle fluas sango,
Ĉar junaj ni, ne scias pri zorgec'.
Por montri tion al vi ĉiuj
Ni kantas do laŭ dec'.
En kiu ajn medi'
Senzorgaj restos ni;
Ni kantas laŭte, ĉiu devas aŭdi:
En knaba jar'
Vi ĝuu, junular'.

Ni restos forte kunligitaj,
Malpac', kvereloj restos for de ni.
Nin regas vere dolĉa sento,
Amika harmoni'.
Komprenu ĝin de nun,
Aperos tiam sun'.
La bela tasko, nobla pro la celo
Fortigas por
La granda vivlabor'.

Eĉ kiam en la maljuneco
Malvigle fluas sango pro la aĝ',
Jen kelkaj karaj rememoroj
Radios sur vizaĝ'.
Subtenos ili nin
Ĝis al la vivofin'.
Rebrilos ĉiam la infana tempo
En lasta hor'
Kaj forta vivdolor'.

junulara_marsxo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)