Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kaj_chi_tio_povas_ighi_nenio

...kaj ĉi tio povas iĝi nenio

Teksto?
Muziko?
KantasDolchamar

Teksto

Senarma ja min lasas vi
Ĉar vi bezonas nenion plu de mi
Jam gambovjolo silentiĝis for
Nur vojo kota ĝis la ruinaĵ' serpentas sor'
Eblas nostalgii horon revere
Sed grandioza epok' de kasteloj estas pretere

Refreno:

Kaj se ĝi daŭrus plu
Mi estas neniu hero'
Nek vi estas princin
Kaj ĉi tio povas iĝi nenio

Pro vi sendormaj noktoj en la dom'
Vagante dum tagoj tra la ĉambroj kiel fantom'
Mi scias, vi ĉiam sidas ĝis kiam
Fermitaj ĉiuj trinkejoj de la urbo estas jam
Nenion mi almozos de ŝi, ve
Ĉar chiukaze tiom longe l' afer' daŭrus ne

Refreno

Nenio! Se vi vidas la realon
Ni estas du kiuj havas preskaŭ nenion

kaj_chi_tio_povas_ighi_nenio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)