Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kanto_pri_bluaj_urboj

Kanto pri bluaj urboj

MuzikoA. Petrov
TekstoL. Kuklin
E-tekstoK. Gusev
MIDIkanto_pri_bluaj_urboj.mid

Teksto

Urboj, kie iris mi,
Kiujn tre sopiris mi,
Estas indaj de ĉies envi'.
Sonĝas ni dum primaver'
Hejmajn urbojn sur la ter':
Jen Moskvon mi, Parizon vi.

Sed, se mankas nia spur'
Sur asfalta urba pur',
Ankaŭ ĝi ne konfuzas ja nin.
En dezerto juna hom'
Por la ĵus farita dom'
Tabuleton alnajlas sur pin'.

Ne vizitos ni en ver'
Ĉiujn urbojn de la ter',
Urbon faras ni mem sur ĉi lok'.
Sume havas ambaŭ ni
Kvardek jarojn kaj ne pli.
Kaj antaŭ ni kuŝas epok'.

Kaj dum nokto je etaĝ'
Kreskas pli la urba aĝ',
Venas nova aŭror' al la dom'.
Sonĝas ni dum primaver'
Bluajn urbojn sur la ter',
Novajn urbojn, ankoraŭ sen nom'.

kanto_pri_bluaj_urboj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)