Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kial_ne

Kial ne?

MuzikoValso-melodio de Edmund EYSLER
Esperanta tekstoKarl VANSELOW

Teksto

Ofte en vespera hor',
Se la majstro iris for,
Sola restis la majstrin',
Multe mi kompatis ŝin.
Baldaŭ mi parolis do:
“Se ne estus peke tro,
Kison mi sopirus tre”.
Ŝi ridis: “Kial ne?”

Rekantaĵo:

Ne estas peka far',
Ke du sin kisas, ĉar
La amon donis Di',
Por ke ĝin uzu ni.
Do kie logas vin
Feliĉo, prenu ĝin
Antaŭ ol rabas for
Ĝin pli kuraĝa kor'.“

Kaj laŭ tiu ĉi instru'
Mi agadis ankaŭ plu.
Tra la mond' migrante for
Mi ĝin tenis en memor'.
Kie dolĉa belulin'
Ruĝa-buŝe ravis min,
Mi ne cerbumadis tre,
Sed pensis: Kial ne?

Rekantaĵo

Vidu ankaŭ

kial_ne.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)