Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kiel_faras_vi

Kiel faras vi?

Tekstofranca popola kanto
Tipotraduko
Originala titoloSavez-vous planter les chouх?

Teksto

Ĉu brasikojn plantas vi,
Per la manoj, per la manoj,
Ĉu brasikojn plantas vi,
Per la manoj, kiel ni?
Ne, ĉar ilin tie ĉi,
Per piedoj, per piedoj,
Ne, ĉar ilin tie ĉi,
Per piedoj plantas ni.

Ĉu karotojn plantas vi,
Per la nazo, per la nazo,
Ĉu karotojn plantas vi,
Per la nazo, kiel ni?
Ne, ĉar ilin tie ĉi,
Per la manoj, per la manoj,
Ne, ĉar ilin tie ĉi,
Per la manoj semas ni.

Ĉu dumtage dormas vi,
Sur la seĝo, sur la seĝo,
Ĉu dumtage dormas vi,
Sur la seĝo kiel ni?
Ne, dumnokte dormas ni,
En la lito, en la lito.
Ne, dumnokte dormas ni,
En la lito, kiel vi.

Ĉu hodiaŭ ploras vi,
Dum kunveno, dum kunveno
Ĉu hodiaŭ ploras vi,
Dum kunveno tiu ĉi?
Ho, ne! Kanti volas ni,
Geamikoj, geamikoj.
Ho, ne! Kanti volas ni,
Kanti gaje, kiel vi.

kiel_faras_vi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)