Uzantaj iloj

Retejaj iloj


komitatkunsido

Komitatkunsido

MuzikoTradicia nederlanda kanto
Esperanta tekstoRogier Huurman
Esperanta plenumoLa VIPoj
Tiponova teksto
Originala plenumoTradicia nederlanda kanto (In die grote stad Zaltbommel)

Tiu ĉi kanto estis verkita kaj prezentita dum IJK 2019 en Liptovský Hrádok, Slovakujo. Ĝi prikantas kutimajn kaj nekutimajn okazaĵojn dum komitatkunsidoj de TEJO.

Ĝi ankaŭ aperas en la muzikalo June kaj kune, kun nur la unua, tria kaj kvina strofoj, kantita de 'Laura' kaj 'Mimi'.

Teksto

G Am
Ĉiujare dum tri tagoj (tagoj)
D7 G
la senĉesa diskutad' (ad', ad', ad')
Am
Vortoj gravas pli ol agoj (agoj)
D7 G
en la TEJO-komitat' (at', at', at')

Refreno

C
Kun grandega malrapido (ido)
D7 G
pasas nia komitatkunsido
C
Ni diskutas pri akuzativoj
D7 G
ĝis la nokto- noktofin', fin', fin'

Iu freŝa komencanto (anto)
jam tuj reprezentas DEJ (dej, dej, dej)
apenaŭ konas Esperanton (anto)
tamen entuziasmas plej (plej, plej, plej)

Refreno

Laca TEJO-volontulo (ulo)
respondecas pri la pro-to-ko-lo
tamen vortojn skribis nulo (nulo)
kaŝas botelon da al-ko-ho-lo

Refreno

La voĉdonkomisiono (ono)
nombras kontraŭojn kaj por, por, porojn
Sindetenas du trionoj (ono)
la elekto daŭras hor', hor', horojn

Refreno

Fine dum la ceteraĵoj (aĵoj)
peto pri la regular' (ar', ar', ar')
Ni diskutos pri la detalaĵoj
en retlisto dum la jar' (jar', jar', jar')

Refreno

Eksteraj ligoj

komitatkunsido.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)