Marŝkanto

Esperanta tekstoL. B. Christiansen
Originala titoloEn Jæger gik at jage

Teksto

Ĉasisto iris ĉasi, ĉasisto iris ĉasi,
ĉasisto iris ĉasi en verda la arbar'.
Ĉu konsentas vi?
/: Ĉu vi diras „Jes”, ĉu vi diras „Ne”,
ĉu vi kantas tra-la-la? :/
Ĉasisto iris ĉasi en verda la arbar'.
Ĉu konsentas vi?

Knabinon li renkontis, knabinon li renkontis,
knabinon li renkontis en verda la arbar'.
Ĉu konsentas vi?
/:Ĉu vi diras „Jes”, ĉu vi diras „Ne”,
ĉu vi kantas tra-la-la? :/
Knabinon li renkontis en verda la arbar'.
Ĉu konsentas vi?

„Vi kien belknabino, vi kien belknabino,
vi kien belknabino en verda la arbar'?”
Ĉu konsentas vi?
/:Ĉu vi diras „Jes”, ĉu vi diras „Ne”,
ĉu vi kantas tra-la-la? :/
Vi kien belknabino en verda la arbar'?”
Ĉu konsentas vi?

„A1 mia kara patro, al mia kara patro,
al mia kara patro, li loĝas en arbar',”
Ĉu konsentas vi?
/:Ĉu vi diras „Jes”, ĉu vi diras „Ne”,
ĉu vi kantas tra-la-la? :/
Al mia kara patro, li loĝas en arbar',”
Ĉu konsentas vi?

„Vi kion faru tie, vi kion faru tie,
vi kion faru tie en verda la arbar'?”
Ĉu konsentas vi?
/:Ĉu vi diras „Jes”, ĉu vi diras „Ne”,
ĉu vi kantas tra-la-la? :/
Vi kion faru tie en verda la arbar'?”
Ĉu konsentas vi?

„Mi kolektados rozojn, mi kolektados rozojn,
mi kolektados rozojn por bela florbuked'.”
Ĉu konsentas vi?
/:Ĉu vi diras „Jes”, ĉu vi diras „Ne”,
ĉu vi kantas tra-la-la? :/
Mi kolektados rozojn por bela florbuked'.”
Ĉu konsentas vi?

„A1 kiu vi donacos, al kiu vi donacos,
al kiu vi donacos la florbukedon jen?”
Ĉu konsentas vi?
/:Ĉu vi diras „Jes”, ĉu vi diras „Ne”,
ĉu vi kantas tra-la-la? :/
Al kiu vi donacos la florbukedon jen?”
Ĉu konsentas vi?

„A1 mia karamiko, al mia karamiko,
al mia karamiko bukedon donos mi.”
Ĉu konsentas vi?
/:Ĉu vi diras „Jes”, ĉu vi diras „Ne”,
ĉu vi kantas tra-la-la? :/
Al mia karamiko bukedon donos mi.”
Ĉu konsentas vi?

„Vi estas bonknabino, vi estas bonknabino,
vi estas bonknabino, mi ege amas vin!”
Ĉu konsentas vi?
/: Ĉu vi diras „Jes”, ĉu vi diras „Ne”,
ĉu vi kantas tra-la-la? :/
„Kaj vin, karulo mia, vin ege amas mi!”
Ĉu konsentas vi?

QR-Kodo
QR-Kodo Marŝkanto (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net