Mi ne indas je vi

TekstoFranco MIGLIACCI
MuzikoZAMBRINI
E-tekstoGiuseppe CASTELLI

Origina titolo: Non son degno di te

Teksto

Mi ne indas je vi,
ne meritas vin plu,
sed en nia mondo ekzistas neniu
neniam farinta eraron;

bone do tiel ĉi,
mi foriras de vi;
sed kiam vespere vi restos tutsola
memoru pri iu aminta vin.

Flor' foje naskiĝas sur monto el ŝton';
en mi ĉi-vespere naskiĝis la amo al vi…

Bone do tiel ĉi,
mi foriras de vi;
sed en nia mondo ekzistas neniu
neniam farinta eraron, ho am'!

Mi ne indas je vi,
ne meritas vin plu,
sed kiam vespere vi restos tutsola
memoru pri iu aminta vin.

QR-Kodo
QR-Kodo Mi ne indas je vi (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net