Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mia_stelo

Mia Stelo

Verso de I. ANNENSKIJ, muziko de A. SUĤANOV, e-traduko de Jefim ZAJDMAN

Teksto

Inter la astroj de l'ĉiela sin'
Mi unu stelon ĉiam okulumas,
Kaj ne malpli ol se mi amus ĝin,
Sed ĉar aliaj ne por mi nur lumas. (2-foje)

Kaj ne sopire ĝemas mia kor',
Min helpas ĝia fora palpebrumo,
Ne nure pro la lumo kaj kolor',
Sed ĉar kun ĝi feliĉus eĉ sen lumo. (2-foje)

Inter la astroj de l'ĉiela sin'
Mi unu stelon ĉiam okulumas'
Kaj ne malpli ol se mi amus ĝin,
Sed ĉar aliaj ne por mi nur lumas. (2-foje)

mia_stelo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)