Milde pasas tra la kor’

TekstoHeinrich Heine
MuzikoF. Mendelssohn (Op. 19, Nr. 5)
E-tekstoZanoni
Origina titoloLeise zieht durch mein Gemüt

Milde pasas tra la kor'
Dolĉa harmonio;
En printempon sonu for'
Eta melodio. —

Al floranta idili'
Flugu vi sonore;
Se renkontos rozon vi,
Ĝin salutu kore!

  • milde_pasas_tra_la_kor.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 13:56
  • (ekstera redakto)