Uzantaj iloj

Retejaj iloj


miss_esperanto

Miss Esperanto

Teksto

Ni memoru per modesta kanto
Pri la ĉarmoj de Miss Esperanto,
Pri la krurpara harmoni',
Pri la krurpara harmoni'
Kaj aliaj partoj de l' anatomi'! (2-foje)

Apud ŝi mi kun fervora viglo
Okupiĝus pri la… gramatiklo,
Pri la verb-formoj en aktiv',
Pri la verb-formoj en aktiv'
Kaj pri ŝiaj formoj en… superlasciv'! (2-foje)

Mi ekzercus laŭ blindula modo
La legadon per la tuŝmetodo
Kaj provus per eksperiment',
Kaj provus per eksperiment'
La dek… seks-regulojn de la Fundament'! (2-foje)

Se, cedante al “imperativo”,
Ŝi respondos per… akuŝativo,
Ĉiuj konstatos ĉe l' kongres',
Ĉiuj konstatos ĉe l' kongres',
Ke ĉi tio estas vera Miss-sukces'! (2-foje)

miss_esperanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)