Moskvo

Nokto, trajn' hazarda kaj matena nuno
hela tag' bizara Moskvo, frosto, suno.
Paŝo en junecon, kvazaŭ flug' al kosmo,
kiel en komenco: suno, frosto, Moskvo.

Arda spir' iama, telefona budo -
restis kvazaŭ sama tiu juna ludo.
Restis antaŭsento:
ĉu atendo muta,
kaj jam post momento la feliĉ' balbuta.

Sed en telefono iu gapas kaŝe
kaj sensenta sono:
“Kak zdorovje vaŝe?”1)
Kaj malam' etendas manojn maltenere.
Kion mi atendas? Frosto, vere …

Mi denove vagas en la mondo sama.
Larmajn ŝuldojn pagas al pasinta amo.
Kaj la cerbon kvazaŭ pikas fiĉa osto
ĉe memorokazo: suno, frosto, Moskvo.


1)
el la rusa: Kiel vi fartas? - laŭvorte: kiel estas via sano?
  • moskvo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:03
  • (ekstera redakto)