Uzantaj iloj

Retejaj iloj


moskvo



Moskvo

Teksto

Nokto, trajn’ hazarda kaj matena nuno
Hela tag’ bizara Moskvo, frosto, suno.
Paŝo en junecon, kvazaŭ flug’ al kosmo,
Kiel en komenco: suno, frosto, Moskvo.

Arda spir’ iama, telefona budo –
Restis kvazaŭ sama tiu juna ludo.
Restis antaŭsento:
Tuu!1) atendo muta,
Kaj jam post momento la feliĉ’ balbuta.

Sed en telefono iu gapas kaŝe
Kaj sensenta sono:
“Kak zdorovje vaŝe?”2)
Kaj malam’ etendas manojn maltenere.
Kion mi atendas? Frosto, vere…

Ripeto de dua strofo

Mi denove vagas en la mondo sama.
Larmajn ŝuldojn pagas al pasinto ama.3)
Kaj la cerbon kvazaŭ pikas fiĉa osto
Ĉe memorokazo: suno, frosto, Moskvo.

1)
Verŝajne sonimito de io, ekzemple trajna sono
2)
el la rusa: Kiel vi fartas? - laŭvorte: kiel estas via sano?
3)
En la libreto de la KD estas skribite “pasinta amo”, sed en la registraĵo Nataŝa kantas “pasinto ama”.
moskvo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)