Uzantaj iloj

Retejaj iloj


amamam

Am', am', am'

MuzikoJohn DARNIELLE
Esperanta tekstoHanso BECKLIN
Tipotraduko
Originala titoloLove, love, love
Originala plenumoThe Mountain Goats
Originala tekstoJohn DARNIELLE

Teksto

Saŭl’ ĵetis sin al glav’ en aĉa moment’
Jozefo kontraŭ groŝo eksklavis en okcident’
Listono antaŭ bokso ŝmiris gantojn per balzam’
Foje pro la mono, foje nur pro am’, am’ am’

Raskolnikov’ angoris en sia anim’
kiam la vizaĝon vidis en okulo de viktim’.
Foje pro la mono, kaj foje pro amuz’
Sed kiam pro la amo, revenas ĉio sen konfuz’

Ho, amo vin kondukos per la man’
en lokon blankan, al eter’.
Nun ni vidas ĉion malhelspegule
tiam vidiĝos ni sen ajna per’.

Fore en Seatlo, juna Kobajn’
Glitis eksterdomen, spicis cerbon per plumbgrajn’
Vipuroj en la herbtapiŝ’, pluvontaj nuboj jam,
Momentoj povas daŭri, aŭ pasi for kun am’, am’, am’.

amamam.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)