E-teksto | V.Sologub |
---|---|
Muziko | laŭ Charlie Chaplin |
Tendare en trankvilo
Iradis krokodilo,
Sin maskis tiu besto
En nia verda vesto.
Refreno (2-foje):
Nek li, nek ŝi -
Nenio estis ĝi.
Parolis krokodilo
Al granda fiŝ' simile,
Kaj kantis krokodilo
Kiel aŭtomobilo.
Refreno
Ekamis krokodilo
Kaj perdis la trankvilon…
Eldiri ion penas,
Neniu ĝin komprenas.
Refreno