Uzantaj iloj

Retejaj iloj


surstrande

Surstrande

Kantas Kajto
Aŭtoras J. DUIJS kaj Nanne KALMA

Teksto

Kuŝas mi sur sablo varma
Preskaŭ sola sur la strando
Kaj efikas kiel brando la sonoj de la maro ĉarma

Sono kun eterna daŭro aŭdiĝas eĥe kontraŭ duno
Dum brilas varma suno min revigas mara plaŭdo

Okuloj miaj sekvas fore blankajn mevojn kaj enkore
Mi en tutmalnova revo ŝvebas kiel blanka mevo

Dorse sur la flava sablo kun la manoj sub la kapo
Mi libere sori povas
Flugilojn mi gracie movas

surstrande.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)